Tuesday, January 10, 2006

Jen mia unua skribaĉo...

Ĉi tio estas mia unua skribado en mian novan esperantan blogon. Nun mi ne scias tion, pri kio mi skribu. Eble mi nur komencos la skribon kun priskribo de la hieraŭa vespero. Luko, Lorelo, Deno kaj mi veturis per aŭto al la drinkejo, kie Deno kaj mi laboras, por partopreni en faktetkonkurso. Ni ne gajnis, kaj mi agnoskis ke la faktetoj ĉe gilhulizo ne min igas sentiĝi tiel stulta... tutaj demandoj estis pri malnova popkulturo... pri muziko, kiun mi ne ŝatas, pri filmoj, kiujn mi ankoraŭ ne vidis, pri aktoroj, pri kiuj mi ne multe aŭdis. Sed la konkurso estis amuza, kaj maljunino, kies nomon mi jam forgesis, kiu sidis ĉe nia tablo kun lia edzo, gajnis por ni kruĉon da biero. Luko kaj Lorelo hejmen veturis, kaj Dano kaj mi restis tie kaj plu drinkis.

Ni drinkis pli da biero, kaj poste ni drinkis ŝosojn nome patkukoj, kiuj estas unu ŝoso da franĝeliko sekvata de citrontranĉaĵo koverita de sukero. Kiel bongusta!

Kejno veturigis nin al la Dena hejmo kaj ni eniris kaj drinkis unu vodkon kun suko kaj spektis filmon nomitan Senfaraj Manoj. Deno ankoraŭ estas tre trista pro la forlaso de lia koramikino, kiu lin forlasis dum la pasinta monato. Ŝi telefonis lin dum Kejno kaj mi tie estis. Hodiaŭ Deno devas labori, kaj li fakte nun laboras. Mi ne havas tro da postefiko de la drinkado, sed Deno sufiĉe ebriegis por ke li eble havas ĝin.

Mi dezirus, ke mi estus drako: granda, forta, kaj flugpova. Mi estus ruĝa drakego nomita Fahakŭa o. Mi ĵus memoris, ke mi havas komputilan dosierujon plenan da bildoj de drakoj. Mi ne scias de kie la nomo Fahakŭa estas... mi simple elpensis ĝin, mi kredas.

Tio estas sufiĉa por mia unua skribo...
Singardu!
Beno

0 Comments:

Post a Comment

<< Home